Malreklam’ de Sylvan Zaft Malgraux la malsano de lia kor’, (La egaj penoj spiri), Malgraux la avertoj, preskaux en hxor’, (La fumo povas sxiri) Kontraux la dolor’ de la ekscio (Amitinojn li forgesas) Kontraux la memor’ de melodio (La amemon li nun dresas) Strebas ardajxeto de l’ folio (Pulmojn pentras malkolor’) Akra gust’ venkas super ekkrio (Sanespero estas for).