Hirundoj de Sylvan Zaft Fingroj prenas la penikon, movas gxin apud la tolsurfac', ne ankoraux tusxante dum la menso aktivas, bildigas al si tion, kio videbligxos per onta renkonto. La hirundoj kreigxis graciaj kaj sveltaj por ke tiuj flugcxasu la predojn aerajn nevideblajn al la okuloj artistaj. Penikharoj farbigxas, finfine surtolas lasante, kreante liniojn angulajn kurbajn, rektajn, ja-ajn – alpaletras por novaj koloroj, por kromaj linioj. Vidigxas hommense aervojoj subpontaj, alakvaj, deakvaj, tuj super la rivero, tuj super la tero – elegantaj plumtiroj.